raporto de l´fronto. 1998.

 

iun tagon dum la IS:

12.00 h

gufino kaj gufo jxus revenis de la acxetado de elcxerpitajxoj. cxifoje ili havas suficxe da sukero ecx por la plej dolcxaj esperantistoj. ili planas malfermi la gufujon je 13.30 h. jam nun frapas homoj al la pordo, provadas eniri, spite al la surporda mesagxo: "gufujo fermita gxisla 13.30 h."

12.55 h

la tabloj estas purigitaj, la cxambro aerumita, laboras nun la polvosucxilo. ne forgesu refresxigi la akvon kaj ekboli. denove homoj frapas al la pordo (la mesagxo dauxre estas tie. alia ajxo jam envenis, tra la sxlosita pordo: billy, aux almenaux la sonacxaro de tiu komputilludo (kulture egege altgrada, cxar esperanta).

13.30 h

cxu pretaj? jes, bone, malfermi kaj eki. "mi volas jogiteon!" - "jen. cxu vi havas tasopason?" la cxijare enkondukita tasopaso (8 trinkajxojn por 10 markoj anstataux 12) furoris. gxi estis avantagxakaj por klientoj (rabato, nenia monerfingrumado) kaj por la gufujaj dejxorantoj (nenia monerfingrumado). "vanilan teon, bonvole."

14.05 h

jam dua krucxo da jogiteo estas farenda. ekde du jarojgxi estas la plej sxatata. entute vendigxis dum cxi tiu IS cxirkaux 1200tasoj da teo/tizano/infuzajxo - cxirkaux 900 per tasopaso. mirinde, ke la biskvitoj nur pene trovas acxetantojn. "cxu vi ne sxatas havi keksojn?"- "ne dankon!" - "hmmmm..?"

15.15 h

jam estas tempo por lavi la unuan ujon da tasoj. "natalie, cxu vi iras?" - "cxu jam denove mia vico?!" la gufujogastoj preskaux cxiam helpeme reportis la tasojn al la vendotablo. aliflanke tamen ili forportis ilin al iu sankta neniejo. post la IS mankas ankoraux cxirkaux 15. "cxu ni povas rigardi vidbendon en la gufujo?" - "kompreneble ne!"

16.48 h

rolfo jxus finpretigis la "marsopanon", la surloke memfaritan marcipanon. "mi prenas du." / "kiel vi faris gxin?"- "mi publikigos la recepton en la gej-gazeto, cxu bone?"

18.28 h

jam la marsopano estas for. "ni denove faris maltro!"- "morgaux denove. kiu estas la dejxorantoj por cxinokte?" ne forgesigxu danki al la dejxorintoj kaj helpintoj: vera, encxi, erik, claudia, duncan, marta, federico. "du jogiteojn kaj unu grafon grizan."

18.35 h

rolfo havas tempon por kalkulumi statistike. miru mem pri kio estas farita de la 27a de decembro 1997 gxis la 3a de januaro 1998:

laborhorojn: 170
horojn malfermitajn: 75
tagojn: 7
dejxorantojn: 8
diversajn trinkajxojn: 20
averagxa vendintervalo inter du tasoj: 3,5 minutojn

19.20 h

"cxefo, zingibran teon!" - "en ordo, gunter! kun multe da mielo, kiel cxiam, cxu ne?" // "mi sxatus japanan teon." - "jen, dankon." - "kiel vi faras la marcipanon."- "bone, ke vi demandas, mi promesis publikigi gxin en la gej-gazeto..."

21.00 h

komencigxas la vespera programo. natalie provas - kun malbona konscienco kiel cxiam - eljxeti la plej neiremajn gastojn. sukceso postdu minutoj. malsxalti kurenton, sxlosi, iri al la auxlo.

22.22 h

grandatako al la gufujo post la vespera programo. "jogiteon!"/ "sovagxajn cxerizojn." / "cxinan teon." / "ducarojn!" / "mentan bonvole!" cxiam antaux la noktomezo estasla granda strecxo, la vico grandas, la homoj devas pacienci.

24.12 h

kun kutima malfruo ekas la literatura lauxtlegado - malfacilas silentigi la homojn. tamen post kelkaj minutoj la gufujestroj sukcesas. plej elstaraj programeroj certe estis jorge camacho, kiu prezentis al la auxskultemularo kelkajn el siaj poemoj. la unuan de januaro edi legis el la tagon antauxe aperinta tradukverko de volframo diestel, "la sencxesara konto" (de michael ende). kromaj lautlegintoj estas eckhard, jeroen, ziko.

25.01 h

"jogiteon, bonvole." / "mi prenas vanilanteon." / "cxu vi havas kafon?" laux bona ideo de gufuja gastooni lotumis, la lastan nokton, el 86 redonitaj uzitaj tasopasoj 21 premietojn (i.a. glaso da mielo, posxtkartoj, kasedo "samarkand", ne acxetitaj biskvitoj, teoj, ...). tiris la pasojn veronika putze kiel sortofeino.

27.08 h

"lastaj mendoj, karaj!" - "tri jogiteojn!"

"klong - bing - cxipcxip..." (billy, la komputilaludo viglas kiel cxiam - la gufestroj lacegas.)

 

reportis: A. Gaco

 

ps: fotojn gufujkoncernantajn bv. sendu al natalie kvp. (kiam vi povas). natalie ernst-schuchert, forchstr. 191, ch 8704 herrliberg.

pss: jxus finpretigxis pagxaro pri la "nouxhauxo" bezonata por fari gufujon. havebla por ontaj gufujestroj. mendu cxe rolfo @ esperan.to (forigante la spacojn).

sercxataj estas, por la galerio, ankoraux logotipoj (logooj) kun gufoj/strigoj de librovendejoj kaj aliaj institucioj, kiuj uzas tiun birdon.