kio estas gufujo kaj kio ne. la filozofio.
la strigo estas konata kiel birdo de la sagxo kaj de la nokto. multaj librovendejoj gxin uzas kiel logotipon (vidu la galerion). gufo estas speco de strigo. por okazigi gufujon (kun tiu nomo) plenumu jenajn tri cxefajn punktojn:
- varmaj trinkajxoj: teoj, infuzajxoj, tizanoj. bona elekto (pli ol 10 trinkajxoj por konatigi la homojn kun alia trinkajxa mondo). somere ankaù glacia teo kaj eble fruktsukoj. neniaj narkotajxoj kiel kafeino kaj alkoholo.
- la gufujo estu agrabla ejo trankvila. kontraste al la drinkejo kaj diskejo. fonomuziko estu trankvil(ig)a. por etosigi ankaù tre helpas kandeletoj. ili estu parto de la gufujo dumnokte (krom se malpermesitaj pro fajrodangxero). ne estu tro hela lumo (malsxalti aù kovri per tukoj aù kolorpapero).
- cxiunokte okazu literatura laùtlego. la materialo estu prefere originale verkita en esperanto, sed ankaù bonaj tradukoj enordas. kulmino estas, se aùtoro mem povas legi el sia verko (alstrebende). la legado estu optimume 1215 minutojn longa, nepre ne pli ol 20 minutojn. dum la legado la pordo estu fermita, por ke la legado ne estu interrompe gxenota (aù alimaniere organizi silentadon).
- ankaù gravas pliaj punktoj: ekz. pureco (post unu tago la gufujo aspektas kiel rubujo).