supre esperanto
esperanto cxe esperan.to
eo
hejmo  

podkastado




kio estas podkasto?

podkasto estas interreta elsendo sona aŭ videa. podkastoj estas kvazaŭ radioelsendoj, kun la diferenco ke ĉiu persono rajtas krei podkast-elsendojn. estas do la demokratiigo de radio.

la vorto venas de la fama mp3-ludilo iPod de la firmao apple kaj la vorto broadcast (brodkasti, elsendi, emisii). spite al ofta erara kredo, vi NE bezonas havi iPod-on por aŭskulti/rigardi podkastojn. preskaŭ ĉiu komputilo kun interretkonekto taŭgas. sed se vi havas iPod aŭ similan ludilon, vi povas aŭskulti la podkastojn survoje.

podkasto estas la nomo de certa programo, dum la unuopaj eroj estas nomataj epizodoj.


kiel ricevi podkaston?

kion vi bezonas:
1. komputilon kun son-kapableco (mp3-ebleco), laŭtparolilo(j)n aŭ kapaŭskultilon.
2. rapida retkonekto (ĉ. ekde 200 kilobitoj sekunde – ju pli rapide des pli bone).

tio estas la facila parto. la plej multaj podkastoj havas rilatan retejon, de kie vi povas rekte aliri la sonaĵon aŭ videon.
ekzemple: iru al radioverda.com,
elektu la epizodon kaj startu ĝin.

se vi ofte aŭskultas podkastojn, kaj se vi ĉiam volas ricevi la plej aktualajn epizodojn, tiam plej konvenas akiri podkast-abonilon por via komputilo. la plej konata estas iTunes de apple. tiun vi povas senpage ricevi ĉe
http://www.apple.com/itunes/download/
haveblas ĝi kaj por pk-j kaj por mak-oj.

en tiu programo iru al la menuo podcasts (podkastoj). troviĝas sube ligo al podkastaro, kie vi povas serĉi podkastojn laŭ kapvortoj. ekzistas milegoj de diverstemaj podkastoj en dekoj da lingvoj. se vi trovis plaĝan podkaston, eblas ĝin aboni. tiukaze ĉiam, kiam pretas nova epizodo de iu podkasto, ĝi estas aŭtomate akirata (kompreneble la komputilo devas esti retkonektita). nun vi nur bezonas aŭskulti kaj ĝui, ĝuadi, ĝuadegi ...



kiel krei/publikigi podkaston (aŭdan)?

kion vi bezonas:
1. komputilon kun son-kapableco (mp3-ebleco), laŭtparolilo(j)n aŭ kapaŭskultilon.
2. mikrofonon.
3. rapidan retkonekton (ĉ. ekde 100 kilobitoj sekunde – ju pli rapide des pli bone).
4. retservilon (plej eble propran kun propra domajno) kun sufiĉe da spaco (minimume 100 megabajtoj)
5. programon por registri/prilabori sonaĵon kaj savi kiel mp3- aŭ m4a-dosiero.
6. programon por alŝuti datumojn al la retservilo (ftp).
7. eblecon krei xml-dosieron (ankaŭ sufiĉas simpla teksto-prilaborilo).

registru la elsendon kaj priredaktu ĝin. depende de la enhavo elektu la sonkvaliton. por nur-parola podkasto sufiĉas 64 kb/s aŭ eĉ malpli, se vi ludas ankaŭ muzikon, prefere ne iru sub 64 kb/s.

savu la sonaĵon kiel mp3-dosieron. ekzemple "miapodkasto_001.mp3" (001 estas la epizoda numero, kiun aldoni rekomendindas. ĝi estu sinsekva, do la dua epizodo estu 002 ktp.). vi povas nomi la epizodojn ankaŭ laŭ enhavo "saluton.mp3" aŭ laŭdate "20060729_miapodkasto.mp3" aŭ simile.

se vi havas eblecon, redaktu mp3-etikedojn (mp3 tags – aldonajn informojn al la mp3-dosiero enhavantajn ekz. kreinton, daton, epizodnumeron aŭ eĉ unu bildon).

alŝutu tiun mp3-dosieron al iu ujo de via retservilo.

nun vi devas ankoraŭ krei la rss-abonrilaton en formo de xml-dosiero, en kiu vi mencias la podkaston kaj ĉiun unuopan epizodon, aperdaton ktp..
ĝi povas aspekti tiel (vi povas tion ĉi preni kiel modelon):

rss-abonrilato (renomu gxin al iunomo.xml)

alŝutu tiun xml-dosieron al iu ujo (prefere, sed tute ne devige, al la sama kiel la mp3-dosiero) de via retservilo.

ĉiam kiam pretas nova epizodo, vi aldonu ties enhavon (inter nova <item>-etikedo) en tiun xml-dosieron kaj alŝutu ĝin denove al via servilo (estas kvazaŭ enhava superrigardo pri ĉiuj epizodo de iu podkastprogramo). cetere vi devas nepre ŝanĝi la linion <lastBuildDate> (enmeti daton de la plej nova aldono/modifo).

nun vi bezonas nur anonci vian podkaston al via aŭskultontaro donante la retadreson de la xml-dosiero. ekzemple:
http://miaservilo.org/podkasto/miapodkasto.xml
tiu ĉi adreso restu laŭeble ĉiam la sama, ĉar estas tiu ĉi adreso, al kiuj la podkast-aboniloj de la aŭskultantoj periode reiradas por kontroli ĉu ekzistas jam novaj epizodoj.

estas krome tre rekomendinde krei propran ttt-ejon por via podkasto, kie vi publikigas pliajn detalojn pri la via programo, ekzemple mencion de muziko ludita kaj ligojn al la koncernaj muzikistoj, ligoj al menciitaj temoj, eblecon kontakti vin kaj tiel plu. prefere tie donu la eblecon aŭskulti la podkaston (kun ligo al al xml-dosiero kaj kun unuopaj ligoj al la mp3-sondosieroj).

ek al la podkastado! bonan sukceson!





rekomendindaj ligoj:
music.podshow.com
tie vi ricevas muzikon senpagan por inkluzivigi en via elsendo (interŝanĝe, vi devas reporti al la muzikisto, ludinte certan muzikpecon).

ekzistas ankaŭ specialaj softvaroj (kelkaj senpagaj aŭ malmultekostaj) por podkastado aŭ por kreado de la xml-dosiero.

por makintosxoj ekzemple ekzistas garageband kaj iweb.

cetere estas rekomendinde aldoni bildon al via podkasto. tiu bildo aperas sur la ekrano de la aŭkultanto dum la aŭkultado.


© rolfo, 2006
sendemanda plivastigo ne permesita


esperanto nur esperanto esperanto lingvo internacia rolfo retejo
artikolaro
malsupre esperanto
zengarten