supre esperanto
esperanto cxe esperan.to
eo
hejmo  
La intelekto
kaj la kapablecon ĝin uzi
estas du diversaj talentoj.

– Franc Grilparco

Esperanto kiel pacigilo – la granda mito

"Pacigu la mondon per esperanto." Tiajn kaj similajn sloganojn mi ankaŭ tre favoris antaŭ kelkaj jaroj. Intertempe mi konas esperanton jam pli ol dek 15 jarojn, kaj mia mondpercepto iomete larĝiĝis.

La artikoloj en TT 82 «Ni ne fosu en» kaj «Artikoloj, gazetoj kaj kopirajtoj» pripensigis min kaj igas min skribi tion ĉi. Por multaj homoj esperanto daŭre estas la ilo, kiu interpacigas la homaron, kiel onklo Zamenhof tion tiam intencis. Mi ĉi tie diras al vi ĉiuj: esperanto sole ne funkcias tiel. Estas najva kredi tion.

Ni devas konsideri la psikon de la homo por kompreni la koneksojn, kiuj funkciadas en la vivo. Unue ni devas kompreni, ke la subtilo kreas la krudon, aŭ alivorte: la menso kaj la penso formas la materion, kaj ne inverse. Ekzemple rigardu domon. Jen ĝi staras. Tamen antaŭe iu faris la konstruplanon, kaj ankoraŭ pli frue, iu havis la volon krei domon en tiu loko.

La kialo, kial en la mondo daŭre estas militoj, fontas el tio, ke ni homoj mem, en niaj kapoj, ankoraŭ ne trovis la pacon. Kiel oni povas postuli pacon, se ni mem ne estas en ekvilibro kaj malkvietiĝas pro ĉiu eta furzo? Tiom da homoj kvereladas kun siaj najbaroj pro iu bagatelaĴo.

Kial do esperanto helpu pacigi la mondon? Esperanto estas neŭtrala. Ĝi estas simple lingvo. Lingvo por ion komuniki al iu alia. Sed per si mem, esperanto ne pacigis la mondon, same malmulte kiel la ekz. la angla lingvo.

Kompreneble estas bele kredi, ke estas tiel. Tamen ni devas vidi la diferencon inter nia deziro (idealo en la imago) kaj la realo. "Kio ĝenas vin en Esperantio?" estas la titolo de enketo farita de mi antaŭ kelkaj jaroj. "Internaj kvereloj" estis unu el la plej oftaj respondoj. Esperantio estas malgranda klubo, eta mondo, kie funkcias la samaj leĝoj kiel en la resta mondo. Oni trovas gravulemecon, prestiĝavidon, malŝaton kaj ĉiujn ceterajn karaktererojn de la homoj.

Se ni ne havas pacon en ni mem, ne povas esti paco ekstere. La konscio de la mondo estas tiu de la unuopaj nacioj. Kaj la konscio de la nacioj konsistas el la konscio de la unuopaj urboj, de la familioj loĝantaj tie, kaj finfine de la individuaj homoj.

Komuna lingvo povas certe helpi pligrandigi la interkomprenon. Sed finfine estas ni mem, kiu devas pliboniĝi. Paco komenciĝas en la koro de ĉiu unuopa persono, kaj ne estas la afero de iu kontrakto subskribita de iuj politikistoj. Aŭ, kiel diris trafege Gandhi: "Estu vi la ŝanĝiĝo, kiun vi ŝatas vidi en la mondo."


Pacon, via
rolfo.

esperanto nur esperanto esperanto lingvo internacia rolfo retejo
artikolaro
malsupre esperanto
zengarten