supre esperanto
esperanto cxe esperan.to
eo
hejmo  

10 argumentoj kontraŭ
genmodifitaj man
ĝaĵoj

Estas multaj kialoj kontraŭ la «verda gentekniko», t.e. la uzo de genteknike modifitaj organismoj (GMO, germane mallonge GVO, france OGM, angle GMO) en la agrokulturo kaj manĝaĵoj. Jen la plej gravaj:

1. Ĝis nun estas malklara kaj parte nekonata la ekzakta efiko de la mekanismoj, per kiuj estas modifataj la hereda informo de plantoj kaj bestoj. Daŭre denove aperas neatenditaj, neklarigeblaj ecoj ĉe gene modifitaj plantoj.

2. Estas nekonate, kiel liberigitaj (senkontrole disdemiĝintaj) GMO longdaure efikas al la medio. La ĝisnunaj spertoj montras, ke oni devas ekspekti – pro la interŝanĝo de la hereda materialo kaj pro la kreskanta restiteco – super-trudherbojn (fiherbojn) kaj malkreskon de plantaj specoj.

3. Ne estas esplorita, kiel efikas la konsumo de GMO al la homa sano en la longa daŭro. Jam ekzistas genplantoj kaŭzantaj alergiojn.

4. Aparte dubindaj kaj danĝeraj estas la restistiloj antibiotikaj, kiuj troviĝas preskaŭ en ĉiuj ĝisnune kreitaj genplantoj. Ili povas transiri al bakterioj kaj estigi resistantaj ĝermoj.

5. GMO iam ellasitaj estas rekapteblaj nur kun grandega peno kaj eĉ tio ne 100%e.

6. La elektebleco de la konsumantoj estas endanĝerigita jam je malvasta kultivado de genplantoj, ĉar flugantaj polenoj, malpuriĝoj en la semaĵo kaj aliaj transiraj manieroj ege malfaciligas sengenteknikan kultivadon de samspecaj plantoj.

7. La biologia kultivado estas entute endanĝerigata pro la genplantoj. Se troviĝas eĉ nur etaj iometoj de gentekniko ege sub la permesita malpuriĝo, la produktoj ne plu estas «bio». Ĉar la konsumanto atendas ĉi tie sengenteknikeco.

8. Jam baldaŭ ne plu haveblus sengenteknika mielo, kaj tio estus la pereo de multaj abelistoj. Sen abelistoj la jam malabundaj abelaroj eĉ plue malkreskus, kun negativaj sekvoj por fekundeco kaj forteco kaj saneco de la plantoj.

9. La nova EU-regularo pri deklarado (valida ekde aprilo 2004) havas ankoraŭ grandajn mankojn. Viando, lakto, fromaĝo kaj ovoj el bestoj manĝigataj per genmodifitaj plantoj ne bezonas deklaron. Similo validas por encimoj, aromoj ktp. kreitaj helpe de genteknike manipulitaj mikroorganismoj. Ĉe tiu punkto, la konsumantoj ne havas liberan decideblecon, ĉar ili ne povas ekkoni la genteknikon.

10. La asertitaj ekonomiaj kaj ekologiaj avantaĝoj de la verda gentekniko ne povis esti pruvataj ĝis nun. Eĉ male. Oftiĝas la raportoj pri malpli grandaj rikoltoj, pli sensivaj/malfortikaj plantoj kaj pli alta uzado de pesticidoj.






GMO – ne dankon!




tradukis rolfo.

esperanto nur esperanto esperanto lingvo internacia rolfo retejo
artikolaro
malsupre esperanto
zengarten