dum la 39a internacia semiario (i.s.) en tübingen, sudgermanio, decembro 1994 gxis januaro 1995, uli rau kaj rolfo ernesto havis la ideon, ke estus bone havi plian trinkejon, cxar la tiea estis tiom malgranda, ke ne eblis konversacio pro cxiama pleneco kaj parolbruo, kaj homeca spirado pro fumego. kun natalie schuchert (tiam komisiito pri kulturo de germana esperanto-junularo) ili iomete cerbumis pri tio: estu teoj, kandeloj, literaturo, aero ...
jaron poste, por la i.s. en wetzlar, natalie kaj rolfo organizis tian ejon. la nomo ne estis trovita gxis mallonge antaù la renkontigxo. oni pensis kompare pri birdonesto, tamen aliaj birdoj kiel fringo («fringejo») estis en la elekto, gxis finfine la evidenta strigo alvenis. pro belsono nenio venkis kontraù «gufujo» («ejo» estintus tro limigita kaj dudimensia, «ujo» pli vaste interpreteblas kiel «lando» aù nur «nesto»).
la sukceso estis granda kaj tia institucio sxajne jam delonge atendita. homoj finfine havis alternativon al la trinkejo. la cxefa dankemo venis precipe de la nefumantoj. la jogula teo («jogi») montrigxis kial favorato (kaj daùre estas), antaù la vanila teo. plej sxatis la gufujon vanessa ferrato. sxi respondecis por la gufujoj la jaron poste en güntersberge (i.j.k. 96) kaj freiburg (i.s. 96/97), kaj dum renkontigxoj en italio. ankaù kef5 (96) en kopenhago transprenis la ideon, sed ankoraù nur neoficiale nomis la teejon «gufujo». gufujo ankaux estis en traben-trarbach dum la 41a i.s. (97/98).
ekde tiam gufujo estas neforpensebla ero de junularaj eo-arangxoj. ne kolektigxis pli postaj okazdatoj. oni povus diri: sukceshistiorio daùrigota ...