la gastlibro. skribu al ni.


Ni petas vian opinion pri io ajn gufujo-koncerna por cxi sube publikigi. skribu tuj al rolfo @ esperan.to!
lun, 16 mar 1998, 12:17:51

Karaj gufoj!
La virtuala gufujo iomete malplilongigas la atendadon gxis la venonta reala gufujo. Mi jam antauxgxojas....
Dankon pro via multa laboro ISe kaj aliloke...

via Dodo


mer 4 mar 1998, 19:19:21

Ni atendis ghin! Mi jhus surfis iomete, kaj la tuto shajnas al mi tre belaspekta.
Gratulojn!

Federico


mar, 3 mar 1998, 13:44:28

Unu propono por plibonigi la virtualan gufujon: Sxangxu la tekstkoloron por "jam legitaj/uzitaj referencoj" kiu nuntempe estas violkolora. Sur la nigra malantauxo oni apenaux povas legi ion (almenaux mi kiel okulvitrojportanto kaj pro tio kvazauxgufo). Mi proponus iun flavan koloron.
Referenco al viaj pagxoj jam ekzistas sur la pagxoj de la Blinda Gardisto, la oficiala murgazeto de la IS. Se tio aperemo de IS-ajxoj pludauxras, post kelkaj jaroj la tuta IS estos virtuala!

Gunnar


mar, 3 mar 1998, 10:06:08

Karaj!
Mi jxus vizitis la virtualan gufujon, cxio en ordo, nur mi ne sukcesis flari la bone priskribitajn teojn. Kial ? Cxu mia komputilo ne funkcias bone? Bonvolu klarigi. Dankon !

*Mauro*


dim, 1 mar 1998, 19:40:19

Gratulegon!
Mi gxojas pri la apero de la reta cxefnesto. Kaj jam gxi trovigxas en mia retrovolisto.

Gxis baldaux! Martin


dim, 1 mar 1998, 10:07:15

Gratulojn pro la bela ejo kiun vi kreis!
Mi tute konsentas kun Erik ke ankoraux estu pli da fotoj - cxu mi sendu kelkajn de la IS en Wetzlar?
Nun mi ne skribas ion pli, cxar mi sentas subitan bezonon iri al la kuirejo por prepari teon... versxajne vanilan.

Kore, Sjoerd


sab, 28 feb 1998, 15:51:18

Karaj gegufoj!
Gratulon al la belaj pagxoj en via surreta gufujejo, kaj pluan sukcesan gufumadon en venontaj gufujoj, kun multaj gufemuloj, gufujanoj kaj (eble ecx?) gufidoj!
Hu, hu!

via Martin


sab, 28 feb 1998, 14:52:12

Dankon por krei ankaux en la interreto agrablan lokon. Nur mankas pliaj fotoj. Ekzemple kun mi!
Mi sxatas la honoron enskribigxi en vian gastlibron kiel unua. Kaj kiel mi sukcesis fari tion? Cxar mi estas en mia oficejo cxi-sabate, do mi tuj legis la mesagxon anoncantan la aperon de la retgufujo!

Gxis, ERoIKo