la norvega blululo

(de monty python – esperantigita kaj ampleksigita 1997 de rolfo kaj natalie)

k = kliento, v = vendisto


k: bonan tagon, mi volas fari plendon. – ha lo, fraùlino!
v: kion vi celas dirante fraùlino?
k: pardonu, mi havas malvarmumon. mi volas plendi.
v: pardonon, sed ni nun havas tagmezan paùzon.
k: tio ja ne gravas, kara junulo. mi volas plendi pro tiu cxi papago, kiun mi ekzakte antaù duona horo acxetis en via hundobutiko.
v: ho jes, norvega blululo. kio okazas al la besto?
k: mi volonte diras al vi, kio al gxi okazas. gxi estas morta! tio okazas la blululo.
v: ahx ne, tute ne, gxi nur iomete ripozas.
k: aùskultu min, mi ja ekkonas mortan papagon, se mi vidas iun mortan kiel tiun cxi.
v: gxi ja ne estas morta, gxi dormacxas rondon.
k: ahx cxu, gxi dormacxas rondon?
v: jes, gxi certe estis dormema. tute mirinda birdo, la norvega blululo: belegajn plumojn.
k: ne eku paroli pri la plumoj – tiu cxi besto estas morta.
v: ne, la birdo dormas.
k: do bone, se la birdo dormas, mi vekos gxin. – ha lo, poli! kiam vi vekigxas, mi havas fre§e frititan fi§bastoneton por vi, poli, polieto, poliÉ
(frapo)
v: gxi movigxas!
k: tio tute ne veras, vi skuis la kagxon.
v: mi ne skuis.
k: ja skuis. haaa lo, poli! veki veki! (frap frap frap) tempo por ellitigxi! (frap frap frap) höderen füpannen füfänsgeen! (frap frap frap) – la birdo estas morta, cxu komprenite?
v: ne, gxi estas narkotita.
k: narkotita?!
v: vi narkotis gxin, gxuste kiam gxi volis vekigxi. bluaj norveganoj facile narkotigxas.
k: sed tio estas fortega peco. tiu cxi papago estas garantie morta. antaù duona horo mi gxin acxetis, kaj tiam vi diris al mi, ke gxi nur tial ne povas movigxi, cxar gxi estas tiom laca kaj elcxerpita pro la multa eksterlanda snaka umado.
v: nu ja, gxi, gxi ja sopiras siajn norvegajn fjorodojn.
(paùzeto)
k: homo! gxi sopiras siajn fjordojn? kia ridinda stultajxo!? kaj kial la birdo plumpfalis sur la dorson kiam mi alvenis hejme?
v: nu ja sciu, la norvega blululo jam laùnature estas birdo, kiu §atas ku§i sur la dorso. tio bonas por gxia spino.
k: aùskultu foje. mi ekzakte rigardis la papagon. kaj mi devis konstati, ke vi fiksis gxin per najloj sur gxian stangon – nur tial gxi sidis sur la stango.
v: kompreneble, gxi estis najle fiksita. se mi ne estus alnajlinta gxin, gxi estus §vups veninta el la kagxo, kaj bums al oslo.
k: nun aùskultu foje. la birdo ecx tiam ne flugus, se vi cxasus 4000 voltojn tra gxian bekon. gxi estas forrajdinta al siaj prauloj!
v: evidente gxi havas sopiron al sia hejmo.
k: gxi–ne–havas–hejmsopiron, gxi–estas–muse–morta. tio papago ne plu estas papago, gxi kvazaù estas estinta. la eternaj cxasgxardenoj gxin akceptis kiel membro. tio estas forpasinta plumbesto. gxi malfermis sian ombrelon. gxi estas tute rigida. neniun iometon da vivo. nul spiron. gxi restas en paco. gxi mordis en la herbon. gxi forgratigxis. gxi transdonis la kuleron. gxi vidas la rafanetojn de malsupre. kaj se vi ne estus najlinta gxin al la stangon, gxi ja certe jam flarus la lekantetojn. johou, kann dat vertelen do. gxi lernas nun snaki supre cxe la angxeloj. tio cxiÉ estas eks-papago.
v: nu, tiukaze mi devas gxin substitui.
k: se oni volas ion atingi en tiu cxi lando, oni damne devas fuzele paroli siajn muzelon.
v: mi pardonpetas, sinjoro, sed malfelicxe ni ne plu havas papagojn.
k: ja estas strange, ne plu papagojn.
v: mi havas migran helikon.
k: cxu gxi povas paroli?
v: mi kredas ke ne.
k: nu, tiukaze tio apenaù estas substituo por mia papago.
(paùzeto)
v: (flustre) aùskutu, mi neniam volis esti bestovendisto, mi cxiam volis igxi arbohakisto.